Harvey Pekar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1939 en Klevlando, Ohio |
Morto | 12-an de julio 2010 (70-jaraĝa) en Klevlandaĵ Altaĵoj |
Tombo | Lake View Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Shaker Heights High School (en) Universitato Case Western Reserve |
Familio | |
Edz(in)o | Joyce Brabner (en) (1984–2010) |
Okupo | |
Okupo | bildliteratura verkisto muzikkritikisto verkisto aŭtobiografo ĵurnalisto |
Verkoj | American Splendor |
TTT | |
Retejo | http://www.harveypekar.com/ |
Harvey Lawrence PEKAR (8a de Oktobro, 1939 – 12a de Julio, 2010) estas usona bildliteraturisto de kontraŭkulturaj bildstrioj, muzika kritikisto, kaj gravuloj de amaskomunikiloj, plej bone konata pro sia membiografia komiksa serio American Splendor. En 2003, la serio inspiris bone akceptitan filman adaptaĵon samnoman.
La amikeco de Pekar kun Robert Crumb eventuale konsdukis al kreado de mem-publikigita, membiografia komiksa libroserio American Splendor (Usona splendo). Crumb kaj Pekar iĝis amiko tra komuna amo al diskoj de ĵazo[1] kiam Crumb estis loĝanta en Cleveland en la mezo de la 1960-aj jaroj. La laboro de Crumb en kontraŭkulturaj bildstrioj kondukis Pekar rigardi la diversajn eblojn de formo. Por tio li kunlaboris kun Crumb kaj aliaj artistoj, kiel Robert Armstrong, Greg Budgett, Willy Murphy, Gary Dumm kaj aliaj.